Ŝava transliterumilo
Tajpu aŭ algluu Esperantan tekston, kaj ĝi tuj aperos en la ŝava alfabeto. Por tajpi per la x-sistemo (cx, gx, sx, ux …), ŝaltu ĝin en la agordoj.
La literoj
Ĉiu Esperanta litero havas sian ŝavan literon, krom ŭ: la paroj aŭ kaj eŭ havas proprajn signojn, kaj sola ŭ restas latina. La ŝava alfabeto ne distingas majusklojn kaj minusklojn.
- 𐑨a
- 𐑚b
- 𐑔c
- 𐑗ĉ
- 𐑛d
- 𐑧e
- 𐑓f
- 𐑜g
- 𐑡ĝ
- 𐑣h
- 𐑙ĥ
- 𐑦i
- 𐑢j
- 𐑠ĵ
- 𐑒k
- 𐑤l
- 𐑫m
- 𐑵n
- 𐑩o
- 𐑐p
- 𐑮r
- 𐑕s
- 𐑖ŝ
- 𐑑t
- 𐑪u
- 𐑝v
- 𐑟z
- 𐑲aŭ
- 𐑱eŭ
Mallongigoj
- 𐑻la
- 𐑷kaj
- 𐑾al
- 𐑼en
- 𐑽el
- 𐑰de
Pri la sistemo
La ŝava alfabeto (angle Shavian) estas fonetika alfabeto por la angla lingvo, nomita laŭ George Bernard Shaw. Li postlasis monon por premii la plej bonan proponon, kaj venkis tiu de Ronald Kingsley Read. En 1996–1997 John Wesley Starling (Ĝan Ŭesli Starling) adaptis ĝin al Esperanto. Ĉar kelkaj liaj signoj por oftaj finaĵoj mankas en Unikodo, Johannes Genberg ŝanĝis la sistemon, por ke ĝi kongruu kun la Unikoda normo.
Ĉi tiu ilo uzas propran, adaptitan sistemon. Ĝiaj literoj estas tiuj de Genberg, krom ke sola ŭ restas latina. La paroj aŭ kaj eŭ ĉie fariĝas 𐑲 kaj 𐑱, kaj la vortoj la, kaj, al, en, el, de mallongiĝas al unu signo. Pli pri la sistemo de Genberg troviĝas ĉe sava.esperanto.one.
Ne-Esperantaj literoj (ekz. é, ü, q, w, y) kaj ciferoj restas senŝanĝaj.
La ŝavaj literoj montriĝas per la libera tiparo Noto Sans Shavian (permesilo SIL Open Font License 1.1).